L.S.R  parafilozofia projekto
ne en la tempo -- sed : sur la tempo

 


.................................
.................................
...***......******....******.....
...***.....********...********...
...***.....***...**...***..***...
...***......****......***..***...
...***........****....******.....
...***.....**...***...***..***...
...******..********...***..***...
...******...******....***..***...
.................................

 

E N K O N D U K O

 
 

LSR unuflanke reprezentas la nomojn:
La Mettrie, Julien O. de (1709-1751)
Stirner, Max (1806-1856)
Reich, Wilhelm (1897-1957).


Tiuj tri verkintoj delonge estas fifamaj ĉe filozofiaj resp. ideaj historiistoj, kaj tial oni mencias ilin nur preterpasante. Oni pensas, ke La Mettrie estas kruda meĥanikisma materialist, ke Stirner estas strangeta Junhegelano resp. individuisma anarĥiisto, kaj ke Reich estas seksobsedita freudisto-marksisto resp. ezoterika naturesploristo ("Orgon"). Ĉi tie ne estas loko por klarigi, kial tamen ĝuste ili kaj nur ili (t. e. iliaj verkoj kaj ties efikado) staras en la centro de tiu ĉi projekto. La LSR-projekto ĉiukaze alstrebas rehabilitacion de tiuj certe mistaksataj filozofoj -- ĝi celas plien.


Oni tial komprenu la LSR-Projekton nur duavice filozofihistoria resp. idehistoria projekto. Ĝi ekestis post trairado de la emancipaj, kritikaj, progresivaj, racionalaj, sciencaj ktp. filozofioj, kiu ne finiĝis ĉe rezignacio, returniĝo aŭ t.n. postmoderneco. La filozofio laŭ tradicia senco post tio iĝis superflua, se ĝi ne estas delegebla al sciencaj disciplinoj. La rezulto de la LSR-projekto tial ne plu estos nomebla filozofio, sed -- parafilozofio. (*)


La okupiĝo pri speciale tiuj tri verkintoj La Mettrie, Stirner, Reich okazis pro la eksterordinara maniero, en kiu la samtempaj reprezentantoj de la pli radikalaj, t. e. ateismaj skoloj de la emancipismo (ĉefe konataj: Diderot, Marx, Freud) reagis al ili: "D/M/F" evitis ĉiun diskuton de la ideoj de L/S/R kaj tiel sukcesis, kun silenta subteno de ĉiuj koncernatoj, fari L/S/R kulturhistoriaj mal-personoj. La "granda konsento" kontraŭ L/S/R staras sur bazo, kiun la ateismaj emancipistoj havas komuna eĉ kun siaj teismaj kaj teologiaj kontraŭantoj: La "antropologia" konvinko, ke la homiĝo de ĉiu unuopulo konsistas je lia kaj ŝia enkulturacio, kaj ke tiu okazas per tio, ke la normoj, valoroj ktp. de lia kaj ŝia kultura medio introjekciiĝas en lin - plejparte senkonscie, senracie. Laŭ tio estas homo tiu, kiu subiĝis al tia internigita "Super-mio". Kontraŭe al tio L/S/R - kaj nur ili - havas komuna la komprenon, kiu ŝajne estas la sakrilegio de sakrilegioj: ke tiu ĉi maniero de la kultura homiĝo sekve de la emancipiĝo estas aboligenda; ke la vera "eliro de la homo el sia neplenaĝeco" sekvas al la imperativo: super-ego esse delendum !


LSR do reprezentas aliflanke --
Likvidi
Super-Mion
Radikale


(*)
Parafilozofio estas vorto, kiu ĝis nun apenaŭ uziĝis -- tute ĝuste, ĉar ĝis nun oni ankoraŭ ne sukcesis evoluigi el origine filozofia impeto pensojn, kiujn oni ne povas enordigi en la kutiman kampon de la filozofio; ili staras kvazaŭ ekstere, apud la tradicia filozofio. Tiu ĉi "parafilozofio" evidente ekebliĝis nur hodiaŭ, post la malvenko de la venka(j) [tiel!] emancipiĝo(j) de la 18a, 19a kaj 20a jc. (kaj la misinterpretadoj de tiu ĉi malvenko). Oni ĉi tie bv. ne atendi koncizan difinon. (Ĉiukaze estus miskompreno, opinii la parafilozofion de la LSR-projekto konceptita analoge al la pli novaj parasciencoj aŭ al la iom pli aĝa parapsiĥologio).


elgermanigis S. Hartwig / 24.03.01

Copyright 2001-2024 © by Bernd A. Laska

  L.S.R 
parafilozofia projekto
ne en la tempo, sed : sur la tempo

Impressum, Datenschutzerklärung