L S R
parafilozofia projekto
ne en la tempo, sed -- sur la tempo

 

La sekva artikolo aperis unue en:

DIE ZEIT, N-ro 5, 27a de Januaro 2000, paĝo 49
[Fontindikoj de la citaĵoj preskaŭ ĉiuj en mia libro »Ein dauerhafter Dissident«]



esperanto

Max Stirner - Restinte disidento

Kiel Marx kaj Nietzsche forpuŝis sian kolegon Max Stirner kaj kial li spirite supervivis ilin.

de Bernd A. Laska


Ĉu Max Stirner? La filozofanta et-burĝo, kiun refutis jam Karl Marx? Ĉu la anarĥiisto, egoisto, nihilisto, la kruda antaŭulo de Nietzsche ? Jes, ĝuste tiu. Li estas malbonfama en la mondo de la filozofio kaj oni mencias lin nur marĝene se entute, sed ĉe li ankoraŭ stokiĝas la spirita dinamito, kiun pli posta ulo volis esti preparinta.

Jam la nomo de Stirner elvokas facilecajn sentencojn kiel "Mi estas unika", "Mi por mi plej gravas", "Mi metis mian aferon sur nenion", kiu aperigas lin kiel la plej senĝenan egoiston aŭ plej naivan solipsiston aŭ ... Li do ne estas forgesita. Li libro »La Unikulo kaj lia propraĵo« (1844) -- li verkis nur tiun unu -- eldoniĝas ankoraŭ hodiaŭ en la fama en Germanujo eldonserio »Reclams Universalbibliothek«, kvazaŭ kiel klasikulo de la egocentrismo. Sed neniu ankoraŭ kredas, ke Stirner estas aktuala.

Kontraŭ tio mia tezo estas, ke lia tempo venis nur nun. Kion mi celas per tio, mi povas eble plej bone montri per la efikada historio de lia libro, kiu ĝuste en siaj plej sekvoplenaj partoj evoluis strange kaŝite kaj ankoraŭ estas apenaŭ konata. Ĝi ankaŭ ebligas klarigon por tio, ke kaj kial la specifa esenca penso de Stirner vere aktualiĝis nur post pli ol unu kaj duona jarcentoj.

***

Stirner verkis sian »Unikulon« en la kunteksto de la Junhegelismo de la kvardekaj jaroj de la 19a jarcento. Ĝi provis, aparte de siaj komencoj kiel bibliokritiko, unuafoje en Germanujo evolui konsekvence emancipan, ateisman teorion ("vera" / "pura" kritiko) kaj praktikon ("Filozofio de la ago"). Ĝiaj plej gravaj teoriistoj estis Ludwig Feuerbach kaj Bruno Bauer; praktike-politike plej elstaris Arnold Ruge kaj Moses Hess kiel batalantoj por demokratio kaj socia justeco.

Unue Max Stirner estis iom fona figuro en la grupo ĉirkaŭ Bruno Bauer. Tial la neniiga kritiko, kiun li prezentis en sia »Unikulo«, venis surprize por ĉiuj. Stirner ne kritikis ĉe la filozofioj de Feuerbach kaj Bauer, kiel faris la multaj kontraŭantoj de la posthegela Nova Emancipiĝo, la ateismon de la du eksteologoj, sed kontraŭe ilian mankan filozofian konsekvencon. Laŭ Stirner ili ja sukcesis emancipi sin de la ĉion integranta sistemo de Hegelo, sed ili ne sukcesis vere forlasi la "sorĉocirklon de la kristaneco". La moka resumo de Stirner: "Niaj ateistoj estas piaj homoj."

La kritikitoj bone rimarkis, ke Stirner pluiris konsekvence ilian vojon, la vojon de la kritiko. Ili admiris la aŭdacon de Stirner, sed time resaltis de ĝia rezulto, kio estis en iliaj okuloj morala nihilismo.

Private fascinite -- ke Stirner estas "la plej genia kaj plej libera verkisto, kiun mi ekkonis", Feuerbach skribis al sia frato; Ruge, Engels kaj aliaj spontanee montris sin simile impresitaj -- kaj publike rifuze, distanciĝante aŭ silentante: ambivalence kaj taktikante reagis tiu ĉi spirita avangardo al la plej aŭdaca el iliaj kapoj. Neniu volis kuniri kun Stirner trans la Nova Emancipiĝo. Lia "nihilismo" ne rajtis esti la konsekvenco de emancipiĝa pensado. Tiel alarmite oni estis blindaj al tio, ke Stirner jam malfermis vojojn "transe de la nihilismo".

La refleksa rifuzo de la Stirner-a pensado estas karakteriza por la plejparto ankaŭ de la pli posta re(pulsia kaj de)cepcia historio de la »Unikulo«. Ĝi ankaŭ forgesiĝis nun por duona jarcento. Nur en la naŭdekaj jaroj Stirner spertis renesancon, kiu daŭris ĝis la sekva jarcento. Sed li ĉiam staris en la ombro de Nietzsche, kies stilo kaj retoriko ("Dio mortis"; "Mi, la unua nemoralisto" ...) fascinis la tutan mondon.

Sed kelkaj filozofoj tre bone sentis, ke Stirner, kvankam oni taksis lin kruda antaŭulo de Nietzsche, estis la pli radikala el ambaŭ filozofoj. Sed ĝuste ili ne traktis Stirner-on publike. Ekz-e Edmund Husserl parolis en flanka loko pri la "tenta forto" de la »Unikulo« -- kaj en siaj verkoj nenie mencias lin. Carl Schmitt skuiĝis junaĝe de la libro -- kaj silentis pri tio, ĝis kiam li estis en la mizero kaj soleco de mallibereja ĉelo (1947), kie Stirner ree "premvizitis" lin. Max Adler, teoriisto de la aŭstromarksismo, dumvive plej private luktis kun la »Unikulo« de Stirner. Georg Simmel instinkte evitis "la strangan manieron de individuismo" de Stirner. Rudolf Steiner, origine engaĝita, emancipa publikigisto, spontanee entuziasmiĝis de Stirner, sed baldaŭ vidis sin kondukita de li "kontraŭ abismo" kaj turnis sin al la teozofio. Kaj la anarĥiistoj, al kiuj oni ofte ŝovas Stirner-on kiel prapatron, ili silentante tenis distancon (tiel Proudhon, Bakunin, Kropotkin) aŭ havis ĉiame ambivalencan rilaton al li (Landauer).

Tiun konstantan ektimon antaŭ iu penso en la »Unikulo«, kiun oni komprenis kiel abisme demonan, esprimas ankaŭ konataj filozofoj de nia tempo. Leszek Kolakowski: Stirner, kontraŭ kiu "ŝajnas malforta kaj nekonsekvenca eĉ Nietzsche", ja estas nerefutebla, sed oni devas ĉiakoste forigi lin, ĉar li detruas "la unikan ilon, kiu ebligas al ni alproprigi al ni valorojn: la tradicion". La celita de Stirner "detruo de la fremdiĝo, do la reveno al la aŭtentikeco, estus nenio alia ol la detruo de la kulturo, la reveno al la besteco ... al la antaŭhoma stato." Hans Heinz Holz avertas kontraŭ tio, ke "la Stirner-a egoismo, se li enviviĝus, kondukus en la memneniigon de la homaro."

Simile apokalipsajn timojn eble pelis Jürgen-on Habermas, kiam li junaĝe forigis la "absurdon de la Stirner-a furiozo" per vortoj furiozaj -- kaj ekde tiam ne plu mencias Stirner-on, eĉ ne en tekstoj pri la Junhegelismo. Adorno, kiu fine de sia filozofia kariero vidis sin repuŝita sur la -- antaŭ-Stirner-an -- "starpunkton de la Junhegelismo", iam enigme diris, ke Stirner estis tiu, kiu vere "lasis la leporon el la sako", sed en sia tuta verkaro silentas pri li. Kaj Peter Sloterdijk rimarkas nenion de ĉio ĉi kaj nur balancas la kapon je tio, ke la "genia" Marx "sur multaj cent paĝoj ekscitiĝis pri la esence simpleca penso [de Stirner]."

Karl Marx: lia reago al Stirner meritas, kiel tiu de Nietzsche, ke oni elmontru ĝin pro ĝia epokon muldanta efiko. Ankoraŭ somere 1844 Marx vidis en Feuerbach "la unikan, kiu [realigis] veran teorian revolucion". La apero de la »Unikulo« oktobre 1844 ekskuis tiun opinion, ĉar Marx sentis tre klare la profundon kaj vastkonsekvencecon de la Stirner-a kritiko. Dum aliaj, ankaŭ Engels, unue admiris Stirner-on, Marx ekde la komenco vidis ĉe li nur la malamikon, kiun oni devis neniigi.

Unue Marx planis skribi recenzon de la »Unikulo«. Sed baldaŭ li rezignis pri tiu plano, volis unue ĝisatendi la reagojn de la aliaj (Feuerbach, Bauer). En sia polemiko »Die heilige Familie. Gegen Bruno Bauer und Konsorten« (»La sankta familio. Kontraŭ Bruno Bauer kaj kunfiliaro«) (Marto 1845) li evitis Stirner-on. En la Septembro de 1845a j. aperis la kritiko de Feuerbach pri la »Unikulo« -- kaj samtempe la suverena rerespondo de Stirner. Nun Marx sentis sin provokita mem interveni. Li interrompis gravajn taskigitajn al li laborojn kaj ĵetis sin al la »Unikulo«. Lia kritiko kontraŭ Stirner »Sankt Max« (»Sankta Makso«), plena de insultoj kontraŭ la "plej povra kranio inter la filozofoj" elfariĝis pli longa ol la »Unikulo«. Sed post pretigo de la manuskripto Marx ŝajne ree ŝancelis en siaj taktikaj prikonsideroj. Fine la Stirner-kritiko ne estis presita.

Rezulte de sia private okazanta disputo kun Stirner Marx definitive forturnis sin de Feuerbacho kaj konceptis filozofion, kiu, alie ol tiu de Feuerbach, estu imuna kontraŭ la kritiko de Stirner: la tiel nomatan historian materiismon. Sed ŝajne Marx tiam ankoraŭ opiniis sian teorion provizoraĵo, ĉar ankaŭ ĝin li lasis, kiel la »Sankt Max« en la tirkesto. Publikan diskuton kun Stirner li volis eviti je ĉiuj kostoj. Anstataŭe li ĵetis sin en la politikan vivon, al kvereloj kun Proudhon, Lassalle, Bakunin k. a. Tiel li finfine sukcesis tute forpuŝi la problemon "Stirner" -- tiel en la psiĥologia kiel en la idehistoria senco.

La historia signifo de la forpuŝa laboro de Marx klariĝas, se oni esploras, kiel la pli postaj Marx-esploristoj de ĉiuj skoloj rigardis al Stirner kaj kiel ili taksis lian influon al Marx. Ili sekvis mirige unuanime senkritike la priskribon de Engels 1888 en lia populara libro »Ludwig Feuerbach und der Ausgang der klassischen deutschen Philosophie« (»Ludwig Feuerbach kaj la fino de la klasika germana filozofio«). Engels en ĝi mencias Stirner-on nur marĝene kiel "kuriozaĵon" en la "dissolva proceso de la Hegel-a skolo" kaj gloras Feuerbach-on kiel ĝian supervenkinton.

Tiu priskribo, kvankam ĥronologie kaj fakte krude malĝusta, rapide ĝenerale akceptiĝis; ĝi ankaŭ restis tia, post kiam 1903 konatiĝis la »Sankt Max« de Marx. La reagoj de Marx je la »Unikulo« de Stirner ja estas bone pruveblaj, sed ĝis hodiaŭ nur esceptokaze estas verkistoj (Henri Arvon, Wolfgang Essbach), kiuj temigis la decidan rolon de Stirner ĉe la konceptado de la historia materialismo de Marx -- kaj venis al duonanima rehabilitado de Stirner, ĉe kiu la establita supereco de Marx ne pridemandiĝis. Sed eĉ tiuj verkoj estis ignoritaj dum jardekoj kaj nur ekde mallonga tempo diskutiĝas en specialigitaj fakulaj rondoj.

Resumo: Al la unua forpuŝo de Stirner (komprenita psiĥologie |psiko...| kaj idehistorie) fare de Marx sekvis dua, ĉe kiu la Marx-esploristoj de ĉia skolo aŭtomate fermis la okulojn kontraŭ tiu unua de Marx, malgraŭ ĉiu evidenco (plej laste tre imprese Louis Althusser) kaj tiel evitis ankaŭ la propran unuan.

Friedrich Nietzsche, la dua granda "supervenkanto" de Stirner, naskiĝis en la sama jaro (eĉ en la sama monato), en kiu aperis la »Unikulo« de Stirner. Sed dume en la junaĝo de Nietzsche la tuta Junhegelismo estis rigardata ĉie kiel neserioza, kiel frenezaĵo de kelkaj relegaciitaj privatdocentoj kaj brupublikigistoj de la Antaŭmarta tempo. Sed la juna Nietzsche, tedita de la "maljunulececo" de siaj kunstudantoj, gloris en letero ĝuste tiujn kvardekajn jarojn kiel "viglaspiritan tempon", en kiu li mem ŝatus aktivi. Kaj tiel la rekta kontakto kun junhegelana veterano estis do decida impeto por la pli posta filozofo. En Oktobro de 1865a j. Nietzsche spertis iom longan intensan renkontiĝon kun Eduard Mushacke, kiu siatempe apartenis al la plej intima rondo ĉirkaŭ Bruno Bauer kaj estis amiko de Stirner. La rekta sekvo estis profunda spirita krizo kaj panikeca "decido por la filozofio kaj por Schopenhauer".

Nietzsche provis kun kelka sukceso neniigi la spurojn de tiu ĉi decida spirita turniĝo -- kio donas des pli grandan pezon al la restintaj.

Kvankam ĉe Nietzsche la afero en ĉiuj detaloj statas alie (ankaŭ en la demando de la pozitiva pruveblo), oni povas tamen konstati fundamentan similecon en iliaj evoluoj al filozofoj de eksterordinara influo: konfrontiĝo kun Stirner dum junaĝo; (unua) forpuŝo; konceptado de nova filozofio, kiu plifortigas komenciĝantan ideologian fluon de la epoko kaj populariĝas per tio, ke ĝi detranĉas la fakte urĝantan (k postulatan de Stirner) traktadon de la pli profundaj problemoj de la projekto de la Moderno, de la "eliro de la homo el sia neplenaĝeco", kaj samtempe ŝajnigas realigeblan praktikan solvon.

Kaj same kiel ĉe Marx, tiel ankaŭ ĉe Nietzsche sekvis al la Unua forpuŝo la kolektiva Dua forpuŝo: de la Nietzsche-esploristoj de ĉiaj skoloj. Sed ĝi okazis pli diverse ol ĉe la Marx-a esploro. Oni ja komparis eldirojn de Stirner kaj de Nietzsche; ili donis la rezulton, ke Stirner estis antaŭulo de Nietzsche, kaj ankaŭ, ke li ne estis tia. Oni demandis, ĉu Nietzsche konis la »Unikulon«. Oni jesis, oni neis. Sed nenion oni konkludis el tio.

La plej ekstreman tezon starigis Eduard von Hartmann: Nietzsche estis plagiatinto de Stirner. Tiu, kiu elkomprenis la veran atingon de Nietzsche, silentis.

***

Filozofoj, se ili estis Homemancipaj, estis siatempe ĉiam disidentoj. Sed pli aŭ malpli frue, pleje postmorte, oni integris iliajn instruojn en la spirithistorian trezorejon. Sed tio ĝis nun ne okazis ĉe la Emancipa kritikanto de la epoko de Emancipiĝo Stirner, malgraŭ la surfaca ŝajno. Li restis vera disidento, kontraŭe al Marx kaj Nietzsche, eĉ ĝis en nian tempon, kiu opinias sin post-ideologia kaj kutime ne plu konas spiritan disidentecon, -- daŭra disidento.

El tiu ĉi provoko rezultas la heurisma valoro de lia »Unikulo« por la nuntempo, ĝia aktualeco. La sinokupo kun ĝi kaj kun ĝiaj efikoj povas helpi al ni kompreni la strangan degeneron, kiun spertis la projekto de la Emancipiĝo dum la lastaj 150 jaroj -- kaj ĝi tiel povas eble impeti al ties revivigo.

Emancipiĝo -- tiun, kiu volas hodiaŭ igi tiun nocion la temo de la epoko, oni preskaŭ aŭtomate rigardas naiva kaj idehistorie senklera. Finfine ni ja delonge estas emancipitaj, oni diras, kaj ĉefe ankaŭ pri la Emancipiĝo. Tiu ĉi apartenas al inta epoko, kaj oni delonge jam ekkonis ĝian internan ŝiritecon: Ĝi naskigis, baze de laŭŝajne optimisma, sed fundamente malĝusta bildo pri la homo aktive kaj reaktive tiujn murdajn ideologiojn, kiuj gvidis al la katastrofoj de la 20a jc.

Tiun ĉi historian lecionon akceptis ĉiuj, kiuj en la 20a jc. volis daŭrigi la projekton de la Emancipiĝo de la 19a jc., fine ankaŭ tiuj, kiuj kreis en la 30aj jaroj inspiritan de Marx kaj Freud "kritikan teorion de la socio", sed kelkajn jarojn poste silente rezignis prie kaj finfine opiniis, ke en ĉia Emancipiĝo kaŭras fatala "dialektiko".

La proklamado de la Post-Moderno rapide metis finon al la lastaj ankoraŭ bruetantaj, mallonge akutiĝantaj ĉirkaŭ 1968 Emancipaj ambicioj. La Moderno, la projekto Emancipiĝo, senkredindigita kaj eksmodiĝinta, nun ankaŭ laŭnome estu definitive adiaŭita. La konkludo de jarcentoj de Emancipiĝo estis: ni estas emancipitaj pri tio, ke ni ne estas emancipeblaj. La Nova Homo, ĉu laŭ Marx, ĉu laŭ Nietzsche, ne aperis; la Malnova Adamo triumfas. La voko je Nova Homo ekde tiam estas malbonfama kaj eĉ estas konsiderata kiel plej danĝera.

Fakte estas tiel, ke hodiaŭ ĉiu penso pri revivigo de la projekto Emancipiĝo jam en sia kerno paraliziĝas per tio, ke la historiaj spertoj de la 20a jc. funde senvalidigis la portantajn ideojn de la lastaj amasefikaj Emancipantoj, Marx kaj Nietzsche. Tiu idea bankroto senesperigis ankaŭ tiujn, kiuj vid-al-vide de la ĉie ĉeestanta malracionalismo simple ne povas kredi, ke la homaro -- aŭ eĉ nur ties plej progesinta parto -- jam pasis la "eliron el la neplenaĝeco"; ke la fina vorto estas dirita pri la eblecojn de la homa racio.

Sed la bankroto de la ĝis nun dominantaj Emancipaj ideo malfermas ankaŭ ŝancon. Nun, post kiam fordegelis la prestiĝo de Marx kaj Nietzsche, devus esti eble iri al la ĝis nun pleje evitata idehistoria loko, sur kiu komenciĝis la misevoluo: al la radikale Emancipaj debatoj de la Junhegelanoj de la 1840aj jaroj, el kiuj kreskis unue la ideoj de Stirner, poste, esence kiel reago al ili, la ideoj de Marx kaj Nietzsche.

***

Stirner kritikis ĉe la radikalaj Emancipantoj de sia tempo, ke ili nur "mortigis dion", forigis la "transan mondon ekster ni"; sed ke ili, la "piaj ateistoj", konservis la bazon de la religia etiko, la "transan mondon interne de ni" kaj nur donis sekularan formon al ĝi. Sed la vera liberigo de jarmilaĝaj katenoj estas plenumita nur, se ankaŭ tiu "transa mondo" ne plu ekzistas.

Per la "transa mondo interne de ni" Stirner celis sufiĉe precize al tiu psiĥa instanco, por kiu Freud en la jaro 1923 enkondukis la trafan nomon "super-mio". La super-mio kreiĝas en la individuo kiel la esenca rezulto de la enkulturigo de la infano. Ĝi restas la trezorejo de la valorsintenoj, kiuj kreiĝas frue en la vivo laŭ antaŭracia kaj malracia maniero kaj pli poste per la racio estas nur tre limigite influeblaj. La super-mio estas, kvankam la individuo kredas, ke ĝi estas ĝia plej propra, la prototipo de heteronomio.

[Kp. »Die Negation des irrationalen Über-Ichs bei Max Stirner« (»La neado de la malracia super-mio ĉe Max Stirner«)]

Stirner opiniis, ke la stadio de la homara evoluo, kiu karakteriziĝas per la sintena kontrolo pere de antaŭracie kaj malracie kreitaj super-mioj, ŝanĝiĝas post plenumiĝo de la Emancipiĝo al stadio de la evoluo al memkontrolo, t. e. de vera aŭtonomio de la individuoj.

Sed tiu ĉi penso kreis ĝis nun ĉie, kie oni aŭdis ĝin, intensajn defendoreagojn, ankaŭ ĉe la Emancipanto Freud, kiu volis vidi, ke la super-mio estas firme fundamentita en la biologio, ĉiama kaj neabolebla. Freud popularigis la psiĥanalizon kun la devizo "Kie estis Ĝi, iĝu Mi!" (notu bone: Mio kun Super-Mio). Oni senpene mutigis tiujn malmultajn psiĥanalizistojn, kiuj provis temigi la alternativon "Kie estis Super-Mi, iĝu Mi!". Sed tio estas alia ĉapitro de la sufiĉe nedialekta memlamigo de la Emancipo.


elgermanigis S. Hartwig / 24.03.01


brasileiro português: Max Stirner, um dissidente que resiste ao tempo
dansk: Max Stirner - Forblevet dissident
deutsch: Max Stirner in nuce -- ein dauerhafter Dissident
english US-american: Max Stirner - A durable dissident
español: Max Stirner in nuce -- un disidente duradero
français: Max Stirner - Encore et toujours un dissident
italiano: Max Stirner - Ancora e sempre un dissidente
nederlands: Max Stirner - Een duurzame dissident



esperanto

Copyright 2001-2014 © by Bernd A. Laska

  L.S.R 
parafilozofia projekto
ne en la tempo, sed : sur la tempo